Project Gutenberg's Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte, by Bret Harte

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret Harte

Author: Bret Harte

Translator: Edwin Grobe

Release Date: March 29, 2007 [EBook #20931]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA ***




Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






TRI NOVELOJ

de

Usona Verkisto



BRET HARTE
(1836-1902)


  "La Bonsxanco de Rora-Kampadejo"
  "La Forpelitoj de Poker-Ebenajxo"
  "La Partnero de Tenesio"


Esperantigis
EDWIN GROBE


2003
1620 North Sunset Drive
Tempe, Arizona 85281, Usono




LA BONSXANCO DE RORA-KAMPADEJO


Estis brukonfuzo en Rora-Kampadejo. Ne temis pri batalo, cxar en 1850
tiajxo ne estis suficxe malkutima por kunvenigi la tutan setlejon. Ne
nur la fosajxoj kaj pretendejoj estis forlasitaj, sed Tutleo-Nutrovarejo
kontribuis siajn vetludistojn, kiuj, ni memoru, dauxrigis trankvile sian
ludadon en la tago kiam Franca Pecxjo kaj Kanaka Jocxjo sin mortpafis
unu la alian trans la vendotablon de la antauxcxambro. La tuta kampadejo
trovigxis en kunveno antaux kruda kabano cxe la ekstera limo de la
malplenejo. Interparolado okazis en mallauxta tono, sed virina nomo
ripetigxis ofte. Estis nomo suficxe konata en la kampadejo: "Cxerokea
Sanjo."

Eble pli bone estus malmulte paroli pri sxi. Sxi estis kruda kaj, ni
timu, ege peka virino. Sed en tiu tempo sxi estis la sola virino en
Rora-Kampadejo, kaj jxus tiam kusxis en malfacilega embaraso, kiam sxi
plej multe bezonis la flegadon de sia sekso. Dibocxema, forlasita,
nerevalorigebla, sxi suferis tamen martirecon jam suficxe malfacilan
por toleri kiam vualitan per kompata virineco, sed nun teruran en sia
soleco. La praa malbeno surfalis sxin en tiu origina izoleco devinta
tiel timegindigi la punon de la unua peko. Estis, eble, trajto de la
pentopago de sxia peko, tio ke, en momento kiam plejmulte mankis al
sxi la intuiciaj tenereco kaj prizorgo de sia sekso, sxi renkontis nur
la duonmalestimajn vizagxojn de siaj masklaj kunestantoj. Tamen kelkaj
el la spektantoj estis, mi opinias, kortusxitaj per sxiaj suferadoj.
Sancxjo Tiptono pensis ke "malfacilas por Sanjo," kaj, primeditante
sxian kondicxon, dum momento noble kaj provizore forgesis tion ke li
tenis ason kaj du damojn en sia maniko.

Estos vidate, ankaux, ke la situacio estis originala. Mortoj estis
neniel malkutimaj en Rora-Kampadejo, sed naskigxo estis novajxo. Homoj
jam estis forsenditaj el la kampadejo efike, definitive kaj sen la eblo
de reveno, sed jen estis la unua fojo ke iu ajn prezentigxis _ab
initio_. Tial la ekscitigxo.

"Vi eniru tien, Stucxjo," diris eminenta civitano konata kiel "Kentuko,"
alparolante unu el la lantantoj. "Eniru tien kaj kontrolu kion vi povas
fari. Vi estas spertulo pri tiajxoj."

Eble la elekto estis tauxga. Stucxjo jam estis, en aliaj klimatoj,
la lauxsupoza cxefo de du familioj; efektive, estis al iu legxa
senformaleco okaze de la koncernaj eventoj ke Rora-Kampadejo--urbo de
rifugxo--sxuldis lian kompanion. La homamaso aprobis la elekton kaj
Stucxjo estis suficxe sagxa por cedi al la plejmulto. La pordo fermigxis
malantaux la porokaza kirurgo kaj akusxisto, kaj Rora-Kampadejo sidigxis
ekstere, fumis sian pipon, kaj atendis la rezulton.

La kunvenintaro nombris cxirkaux cent virojn. Unu-du el tiuj estis
efektivaj fugxintoj de justico, kelkaj estis krimuloj kaj cxiuj estis
sendisciplinaj. Fizike ili elmontris nenian indikon pri siaj antauxaj
vivoj kaj karakteroj. La plej ofenda kanajlo havis Rafaelan vizagxon,
kun abundo da blonda hararo; Okhursto, vetludisto, havis la melankolian
aspekton kaj intelektan abstraktecon de Hamleto; la plej aplomba kaj
plej kuragxa viro estis alta je nur iom pli ol kvin futoj kaj havis
dolcxan vocxon kaj embarasitan timidan manieron. La termino "kruduloj"
aplikita al ili estis diferencigo pli ol difino. Eble pri la minoraj
detaloj de fingroj, piedfingroj, oreloj, ktp. povas esti ke la kampadejo
iom mankis, sed tiuj malgravaj preterlasoj ne malpliigis ilian agregitan
potencon. La plej forta viro havis nur tri fingrojn sur la dekstra mano;
la plej lerta pafisto havis solan okulon.

Tia estis la fizika aspekto de la viroj disigxintaj cxirkaux la kabano.
La kabano kusxis en triangula valo, inter du montetoj kaj rivero. La
sola elirejo estis kruta pado trans la supron de monteto alfrontanta
la kabanon, nun lumigatan de la levigxanta luno. Eble la suferanta
virino vidis gxin de la kruda litbenko sur kiu sxi kusxis--vidis gxin
suprenserpentadi kiel argxenta fadeno gxis perdigxi en la supraj steloj.

Fajro de velkintaj pinbrancxoj aldonis gregemecon al la kunveno. Iom
post iom la natura gajeco de Rora-Kampadejo revenis. Vetajxoj estis
libere proponitaj kaj agnoskitaj pri la rezulto. Tri kontraux kvin ke
"Sanjo travivos la aferon;" ecx ke la infano travivus; flankvetajxoj pri
la sekso kaj hauxtkoloro de la alvenonta fremdulo. Meze de ekscitita
diskutado ekbruo levigxis inter tiuj plej proksimaj al la pordo kaj la
kampadejo haltis por auxskulti. Super la sxanceligxado kaj la gxemado
de la pinarboj, la hasta fluado de la rivero kaj la krepitado de la
fajro, altigxis akuta plendema krio--krio kiel nenio auxdita antauxe en
la kampadejo. La pinoj cxesis gxemi, la rivero cxesis hasti, la fajro
cxesis krepiti. Sxajnis ke ankaux la Naturo haltis por auxskulti.

La kampadejo surpiedigxis kvazaux solavire! Oni proponis eksplodigi
barelon da pulvo, sed, en konsiderado pri la situacio de la patrino,
pli bonaj konsiloj regis kaj nur kelkaj revolveroj estis pafitaj; cxar,
cxu pro la kruda kirurgio de la kampadejo, cxu pro alia kialo, Cxerokea
Sanjo sinkis rapide. En la dauxro de sola horo sxi suprengrimpis, por
tiel diri, laux tiu malfacila vojo kondukanta gxis la steloj, kaj
tiel elpasis Rora-Kampadejon, gxiajn pekadon kaj honton, por cxiam.
Mi ne kredas ke la anonco multe gxenis ilin, krom en spekulativado
pri la sorto de la infano. "Cxu li povas travivi nun?" oni demandis
Stucxjon. Tiu respondis dubeme. La sola cetera estajxo de la sekso kaj
patrina kondicxo de Cxerokea Sanjo en la setlejo estis azenino. Okazis
kelke da konjektado pri tauxgeco, sed oni provis la eksperimenton. Tio
estis malpli problema ol la antikva pritrakto de Romulo kaj Remo, kaj
versxajne egale sukcesa.

Kiam tiuj detaloj estis finarangxitaj, kio forkonsumis ceteran horon,
la pordo estis malfermita kaj la anticipa viramaso jam formigxinta en
vicon eniris unu post la alia. Apud la malalta benko aux breto, sur kiu
la patrina figuro reliefigxis severe sub la kovriloj, staris pintablo.
Sur tiu estis metita kandelskatolo, en kiu, vindite en brila rugxa
flanelo, kusxis la plej lastatempa alveninto de Rora-Kampadejo. Apud la
kandelskatolo estis metita cxapelo. Gxia utiligo baldaux indikigxis.
"Sinjoroj," diris Stucxjo kun rara miksajxo de auxtoritato kaj lauxofica
memkontento,--"Sinjoroj bonvolu enpasi laux la antauxpordo, lauxpasi la
tablon kaj elpasi laux la malantauxpordo. Tiuj volantaj donaci ion ajn
al la orfo trovos oportunan cxapelon." La unua viro eniris surportante
sian cxapelon; li sencxapeligis tamen dum li cxirkauxrigardis; kaj
tial, malkonsciante, estigis ekzemplon por la sekvinto. En tiaj
komunumoj bonaj kaj malbonaj faroj estas kontagxaj. Dum la procesio
eniris vice, auxdigxis komentoj--kritikoj direktitaj, eble, pli
gxuste al Stucxjo, kiel spektaklestro--"Cxu estas li?" "ege malgranda
specimeno;" "mankas al li koloro;" "ne plu granda ol pistolo." La
donacoj estis egale tipaj: argxenta tabakujo; Hispana ormonero; mararmea
revolvero argxente muntita; orspecimeno; belege brodita naztuko de
virino (de Okhursto, la vetludisto); diamanta brustobrocxo; diamanta
ringo (sugestite per la brocxo, kun la komento de la donacinto ke li
"vidis tiun brocxon kaj pliproponis gxin je du diamantoj"); katapulto;
Biblio (de nekonata donacinto); ora sprono; argxenta kafkulero (la
inicialoj, mi bedauxras diri, ne estis tiuj de la donacinto); paro da
tondiloj de kirurgo; lanceto; bankbileto de kvin pundoj de Banko de
Anglio; kaj cxirkaux du cent dolaroj en hazardaj or- kaj argxenteroj.
Dum tiuj procedoj Stucxjo estigis silenton tiel senemocian kiel tiu
de la morta virino maldekstraflanke de li, gravecon tiel enigman kiel
tiu de la novnaskigxinto dekstre de li. Sola evento okazis por rompi
la monotonecon de la stranga procesio. Dum Kentuko klinigxis super la
kandelskatolo duonscivoleme, la infano turnigxis kaj, en spasmo de
doloro, krocxis lian palpantan fingron kaj tenis gxin fikse dum momento.
Kentuko aspektis stulte kaj embarasite. Kvazauxa rugxigxo klopodis
sin fiksi sur lian veterbatitan vangon. "La malbenita kanajleto," li
diris, eligante sian fingron kun, eble, pli da tenereco kaj prizorgo
ol oni povintus jugxi lin kapabla elmontri. Li tenis tiun fingron
iom apartigita disde ties kunuloj dum li eliris kaj kontrolis gxin
scivoleme. La kontrolo estigis la saman originan komenton pri la infano.
Efektive, li sxajnis gxui ripeti gxin. "Li luktis kun mia fingro," li
rimarkis al Tiptono, elmontrante la membron, "la malbenita kanajleto!"

Estis la kvara horo de la mateno antaux ol la kampadejo elektis
kusxigxi. Lumo brilis en la kabano kie la vacxantoj sidis, cxar Stucxjo
ne enlitigxis tiun nokton. Nek Kentuko. Li drinkis liberege kaj rakontis
kun granda entuziasmo sian sperton, findirante sensxangxe je sia kutima
kondamno de la novalveninto. Tio sxajnis senzorgigi lin je iu ajn
maljusta akuzo de sentimentaleco, kaj Kentuko havis la malfortojn de la
pli nobla sekso. Kiam la aliaj cxiuj jam enlitigxis, li subeniris al
la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laux la ravino,
preter la kabano, ankoraux fajfante kun sinesprima senzorgo. Cxe granda
rugxligna arbo li pauxzis kaj resekvis siajn pasxojn kaj novan fojon
preterpasis la kabanon. Vojmeze gxis la riverbordo li pauxzis denove
kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis gxin Stucxjo. "Kiel
fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stucxjo gxis la
kandelskatolo. "Cxio trankvilas," respondis Stucxjo. "Cxu okazas io
ajn?" "Nenio." Estis pauxza--embarasa--dum Stucxjo dauxre tenis la
pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris
al Stucxjo. "Luktis kun gxi,--la damnita kanajleto," li diris, kaj
retirigxis.

La sekvintan tagon Cxerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian
Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam sxia kadavro estis konfidita al
la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti
kiel trakti sxian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj
entuziasma. Sed tujege estigxis vigla diskutado pri la maniero kaj
la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke
elstarigxis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime
diferencigis diskutadojn cxe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili
sendu la infanon al Rugx-Hundo--kelkajn kvardek mejlojn for--kie eblus
ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonsxanca sugesto renkontis ferocan
kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus ecx momentdauxran
aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akirajxo.
"Krome," diris Tocxjo Rajdero, "tiuj uloj cxe Rugx-Hundo intersxangxus
lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je
la honesteco de aliaj kampadejoj regis cxe Rora-Kampadejo.

Ankaux la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis
malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita
akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urgxis ke
"ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malgxentila aludo al
la forpasinta patrino, kiel ajn severa gxi povas sxajni, estis la unua
spasmo de deco--la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stucxjo
proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto
de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze
ke li kaj "Jxaninjo"--la besto antauxe aludita--scipovos kreskigi
la infanon. La propono havis iom originalan, sendependan kaj heroan
karakteron kiu placxis al la kampadejo. Stucxjo estis tenita en ofico.
Oni sendis alvenigi kelkajn necesajxojn de Sakramento. "Atentu," diris
la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto,
"la plej bonaj kiuj haveblas--punto, vi scias, kaj filigranajxoj kaj
krispoj--damnita estu la kosto!"

Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato
de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La
Naturo alprenis la infanon kontraux sian pli largxan bruston. En tiu
rara atmosfero de la antauxmontetoj--tiu aero pikodora je balzama
aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj gxojiga--povas esti ke
li trovis mangxajxon kaj nutrajxon, aux subtilan kemion kiu aliigis
lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stucxjo emis kredi ke temis
pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri,
"estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris,
alparolante la senhelpan pakajxo antaux si, "nin perfidu."

Gxis kiam li estis monatagxa, evidentigxis la neceso havigi al li
nomon. Antauxe li estis konata gxenerale kiel "la Infancxjo," "la
knabo de Stucxjo," "la Kojoto" (aludo al liaj vocxaj povoj), kaj
ecx, laux la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto."
Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsuficxaj kaj finfine
malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas
gxeneralregule supersticxaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la
bebo alportis "bonsxancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili
sukcesis lastatempe. "Bonsxanco" estis la kunkonsentita nomo kun,
por pli granda oportuneco, la prefikso "Tocxjeto." Nenia aludo al la
patrino farigxis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris
la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon cxiuflanke. Nomi lin
Bonsxanco kaj survojigi lin gxuste." Sekve, tago estis rezervita por la
baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam
amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo.
La ceremoniestro estis konata sxercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo
sxajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis
du tagojn pretigante burleskajxon de la pregxeja diservo, kun trafaj
lokaj aludoj. La hxoron oni trejnis tauxge kaj Sacxjo Tiptono nomigxis
baptopatro. Sed post kiam la procesio almarsxis la boskon kun muziko kaj
standardoj kaj la infano estis kusxigita antaux falsa altaro, Stucxjo
antauxpasxis la anticipan homamason. "Ne estas mia kondutmaniero fusxi
gxojon, knaboj," diris la vireto aserte, okulkontrolante la cxirkauxajn
vizagxojn, "sed frapsxajnas al mi ke cxi tiu cxi afero estas iom
malhonesta. Estas iomege maldece rilate al cxi tiu cxi bebo primoki
lin en maniero kiun li ne kapablas kompreni. Kaj se necesas ke estu
baptopatroj cxi tie cxi, bonvolu diri al mi kiu pli rajtas ol mi
tiel roli." Silento sekvis la deklaron de Stucxjo. Por honori cxiujn
humuristojn ni diru ke la unua viro agnoskinte la justecon de tiu
deklaro estis la satiristo, tiel senigite je sia plezuro. "Tamen,"
diris Stucxjo, rapide, elprofitante sian avantagxon, "ni cxi-tieas
por baptoceremonio kaj baptoceremonion ni ekhavos. Mi proklamas vin
Tomaso Bonsxanco, laux la legxoj de Usono kaj Sxtato Kalifornio, Dio
helpu min." Estis la unua fojo ke la nomo de Dio eldirigxis alimaniere
ol sakre en la kampadejo. La formo de la ceremonio estis eble ecx pli
ridindega ol tiu konceptita de la satiristo, sed, strangege, neniu
vidis tion kaj neniu ridis. "Tocxjeto" baptonomigxis tiel serioze
kvazaux sub Kristana tegmento kaj ploris kaj estis konsolita en
ortodoksa maniero.

Kaj tial la laboro de renaskigxo komencigxis en Rora-Kampadejo.
Preskaux nepercepteble sxangxo surfalis la setlejon. La kabano
asignita al "Tocxjeto Bonsxanco"--aux "La Bonsxanco," kiel pli ofte
li nomigxis--elmontris la unua indikojn de plibonigo. Oni tenis
gxin nepre pura kaj kalkolaktita. Tiam oni provizis gxin per novaj
tabuloj, toloj kaj tapetpaperoj. La rozligna lulilo--alportite okdek
mejlojn per azeno--"iom mortigis," laux la dirajxo de Stucxjo,
"la ceteran meblaron." Tial la renovigo de la kabano eknecesis. La
viroj alkutimigxintaj lanti cxe Stucxjo por kontroli "kiel fartas La
Bonsxanco" sxajnis alttaksi la sxangxon, kaj, por sin defendi, la
rivala establajxo Tutleo-Nutrovarejo sin vigligis kaj importis tapisxon
kaj spegulojn. La reflektoj kiujn tiuj lastaj prezentis pri la fizika
aspekto de Rora-Kampadejo emis efektivigi pli striktajn kutimojn de
persona pureco. Cetere, Stucxjo trudis specon de kvaranteno al tiuj
aspirantaj la honoron kaj privilegion de tenir "La Bonsxancon." Estis
kruela humiligo por Kentuko--kiu, en la senzorgo de sia granda naturo
kaj la kutimoj de la setlolima vivo, jam komencis konsideri cxiujn
vestajxojn kiel duan kutiklon kiun oni forjxetas, kiel serpento sian
hauxton, nur pere de putrado--malricevi la koncernan privilegion pro
kelkaj kialoj de prudenteco. Tamen tia estis la subtila influo de novigo
ke post tio li aperis senmanke cxiun posttagmezon en pura cxemizo kun
vizagxo ankoraux brilanta post lavado. Nek oni malatentis moralajn
kaj sociajn sanitarajn legxojn. "Tocxjeton", kiu devis pasigi sian
tutan ekziston en persista klopodo ripozi, bruo ne gxenu. La kriadon
kaj hurladon gajnintan al la kampadejo gxian malfelicxan titolon oni
malpermesis en la auxdkampo de Stucxjo. La viroj interparolis en
flustroj aux fumis en Indiana seriozeco. Sakradon oni cxesigis laux
subkompreno en tiuj sanktaj lokoj, kaj cxie tra la kampadejo la viroj
flankenlasis popularan formon de sakrajxo tekstantan "Damnite estu
la bonsxanco!" kaj "Malbenu la bonsxancon!", konsiderante gxin havi
novan personan signifon. Vocxa muziko ne estis interdiktita, cxar
oni jugxis gxin havi mildigan trankviligan kvaliton, kaj iu kanto,
kantate de "Militulo Jacxjo," Angla maristo, el la Auxstraliaj kolonioj
de Sxia Regxina Mosxto, estis ege populara kiel lulkanto. Gxi estis
funebra rakonto pri la heroajxoj de "la Aretuzo, Sepdek-kvar," en
dampita minora tonalo, finigxante je dauxrigata mortanta falo je la
fermo de cxiu refreno, "Sur sxi-i-i-po Aretuzo." Estis bela spektaklo
vidi Jacxjon tenantan La Bonsxancon, ruligxantan de flanko al flanko,
kvazaux kun la movigxado de la sxipo, kaj lulkantantan tiun militflotan
kanzoneton. Aux pro la stranga ruligxado de Jacxjo aux pro la longo de
lia kanto--gxi ampleksis nauxdek stancojn kaj estis dauxrigita kun
konscienca intenco gxis la amara fino--kutime la lulkanto estigis
la deziritan efikon. En tiaj momentoj la viroj kusxis plenlonge sub
la arboj, en la dolcxa somera krepuskolumo, fumante siajn pipojn,
sorbante la melodiajn eldirajxojn. Malpreciza ideo ke tio estis kampara
felicxo trapenetris la kampadejon. "Cxi tiu cxi specajxo," diris la
orient-Londonano Simonzo, sin apogante mediteme surkubute, "estas
paradiza." Tio memorigis al li Grenvicxon.

Kutime, en la longaj someraj tagoj, La Bonsxanco estis portita al
la ravino el kiu fontis la ora trezoro de Rora-Kampadejo. Tie, sur
kovrilo sternita sur pinarbaj brancxoj, li kusxis dum la viroj laboris
sube en la fosajxoj. Lastatempe oni faris krudan klopodon ornami tiun
lauxbon per floroj kaj dolcxodoraj arbustoj kaj kutime iu portis al li
bukedon da loniceroj, azaleoj aux la pentritaj floroj de Las Mariposas.
Subite la viroj konsciis pri tio ke beleco kaj signifo enestis tiujn
neniajxojn kiujn dum tiom longa tempo ili tretis senzorge subpiede.
Brila glimfloko, bunta kvarcero, helkolora sxtoneto el la rojfundo,
beligxis al okuloj tiele malobstrukcitaj kaj plifortigitaj, kaj senmanke
flankenmetigxis por "La Bonsxanco." Estis mirinde vidi kiom la arbaretoj
kaj montetdeklivoj liveris da trezorajxoj kiuj "tauxgus por Tocxjeto."
Ni esperu ke Tocxjeto, cxirkauxate de tiaj ludiloj kiajn neniam antauxe
infano ricevis el felando, estis kontenta. Li aspektis sekure felicxe,
kvankam li elmontris infanan seriozecon kaj, en siaj rondaj grizaj
okuloj, mediteman lumon kiuj, foje, maltrankviligis Stucxjon. Li estis
cxiam traktebla kaj kvieta kaj estas raportite ke foje, elrampinte sian
"tenejon"--hegxon de interplektitaj pinbrancxoj cxirkauxantan lian
liton--li falis trans la taluson sur sian kapon en la malmolan teron
kaj restis kun siaj makulaj kruroj en la aero en tiu pozo dum almenaux
kvin minutoj kun rezoluta graveco. Senmurmure li malimplikigxis. Mi
hezitas registri la multajn ceterajn ekzemplojn de lia sagxeco kiuj
bazigxas, bedauxrinde, sur la asertoj de antauxjugxaj amikoj. Kelkaj el
tiuj ne estis sen nuanco de supersticxo. "Mi suprengrimpis jxuse laux
la taluso," diris Kentuko, iun tagon, en stato de senspira ekscitigxo,
"kaj damnita estu mia hauxto se li ne paroladis al blugarolo sidanta
sur liaj genuoj. Jen ili estis, tiel liberaj kaj gregemaj kiel placxus
al vi mem esti, interbabilante kvazaux du samtigaj cxerizoj." Tamen,
cxu li rampis trans la pinbrancxojn, cxu li kusxis pigre surdorse
palpebrumante al la folioj super si, al li la birdoj kantis, la sciuroj
babiladis kaj la floroj malfermigxis. La Naturo estis lia flegistino kaj
kunludantino. Por li sxi lasis gliti inter la folioj orajn faskojn de
sunlumo kiu falis jxus en lian manatingon; sxi sendis nomadajn ventetojn
por viziti lin kun la balzamo de lauxro kaj rezinecaj gumoj; al li la
altaj rugxlignajxoj kapneis amike kaj dormeme, la burdoj zumis kaj la
frugilegoj grakumis dormigan akompanon.

Tia estis la ora somero de Rora-Kampadejo. Tiuj estis "monhavaj
tempoj"--kaj la bonsxanco estis kun ili. La pretendejoj liveris
abundege. La kampadejo jxaluzis pri siaj privilegioj kaj rigardis
suspekte fremdulojn. Enmigrado estis malinstigita, kaj, por
pliperfektigi sian izoladon, ili tauxge akaparis la teron cxe
ambaux flankoj de la montomuro cxirkauxanta la kampadejon. Tio, kaj
reputacio por elstara kapablo kun la revolvero, tenis la apartecon de
Rora-Kampadejo netusxebla. La ekspresisto--ilia sola ligilo kun la
cxirkauxanta mondo--raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo.
Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkusxus
iun ajn straton de Rugx-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn
cxirkaux siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje cxiutage. Sed ili traktas
fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Ingxianan' bebon."

Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo.
Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti
unu-du decajn familiojn eklogxi tie por la bono de "La Bonsxanco,"--kiu
povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al
la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties
gxeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco
pri Tocxjeto. Kelkaj dauxre rezistis. Sed la decidon oni ne povus
efektivigi antaux tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante
ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja.

La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antauxmontoj. La
negxo kusxis profunde sur la montaro kaj cxiu montara rivereto farigxis
rivero kaj cxiu rivero farigxis lago. Cxiu ravino kaj cxiu ravineto
aliigxis en tumultan akvovojon kiu subenplongxis laux la montetdeklivoj,
malstarigante gigantajn arbojn, disjxetante siajn drivajxojn kaj
rubojn laux la ebenajxon. Rugx-Hundo jam estis inundita dufoje kaj
Rora-Kampadejo ricevis antauxaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn
ravinojn," diris Stucxjo; "gxi estis cxi tie cxi antauxe kaj gxi estos
cxi tie cxi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkigxo ekstersaltis
subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de
Rora-Kampadejo.

En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno,
kaj la malhelo kiu sxajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon,
nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam
la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stucxjo estis for.
Pli supre laux la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonsxanca
proprietanto; sed la fierajxo, la espero, la gxojo, la Bonsxanco de
Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfelicxaj koroj kiam
krio ekde la bordo revokis ilin.

Estis helpboato de sube laux la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj
infanon, preskaux ellacigitajn, cxirkaux du mejlojn sube. Cxu iu konis
ilin, kaj cxu ili apartenis cxi tie?

Necesis nur ekrigardo por elmontri al ili Kentukon kusxantan tie, kruele
premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraux tenantan en siaj brakoj
la Bonsxancon de Rora-Kampadejo. Dum ili klinigxis super la strange
malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj
senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn.
"Cxu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaux vi mortas."
Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li
ripetis, "li forportas min kun si,--diru al la knaboj ke mi havas la
Bonsxancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrocigxante al la delikata
bebo kvazaux lauxraporte dronanta viro alkrocxigxas al pajlo, fordrivis
en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron.




LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAJXO


Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpasxis la cxefstraton de
Poker-Ebenajxo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li
konsciis pri sxangxo de la morala etoso de la loko de post la antauxa
vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li
alproksimigxis kaj intersxangxis signifoplenajn rigardojn. Enestis la
aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimigxinta al sabataj
influoj, sxajnis minaca.

La trankvila belaspekta vizagxo de S-ro Okhursto elmontris malmultan
interesigxon pri tiuj indikajxoj. Cxu li konsciis pri pridispozicia
kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili sercxas
iun," li meditis. "Versxajne temas pri mi." Li reenigis en sian posxon
la naztukon per kiu li jxus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la
rugxan polvon de Poker-Ebenajxo kaj senbrue senigis sian menson je iu
ajn cetera konjekto.

Efektive, Poker-Ebenajxo ja "sercxis iun." Lastatempe gxi suferis la
perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj cxevaloj kaj eminenta
civitano. Gxi spertis spasmon de virta reagado, tiel senlegxa kaj
neregebla kiel iu ajn el la faroj gxin estiginta. Sekreta komitato
decidigxis senigi la urbeton je cxiuj maltauxgaj personoj. Tion oni
faris en dauxra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la brancxoj
de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo
de kelkaj ceteraj kontrauxindaj originaluloj. Mi bedauxras devi diri
ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni
agnosku ke ilia maltauxgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj
facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenajxo konsentis sidi en
jugxado.

S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleksata en tiu kategorio. Kelkaj
komitatanoj urgxproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan
rimedon rehavigi al si el liaj posxoj la sumojn kiujn li gajnis de
"Estas kontrauxjuste," diris Jacxjo Hvilero, "permesi cxi tiun junulon
de Rora-Kampadejo--nepran fremdulon--forporti nian monon." Sed kruda
sento de justeco enlogxanta la brustojn de tiuj bonsxancintaj gajni
monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antauxjugxon.

S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des
pli trankvile cxar li konsciis pri la hezito de siaj jugxistoj. Li estis
troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej
ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la
disdoniston.

Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de
Poker-Ebenajxo gxis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto,
konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita
eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna
virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la
malfelicxan titolon "Patrino Sxiptono;" kaj Onklo Vilcxjeto, suspektata
kluzsxtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis
neniajn komentojn cxe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la
eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon
de Poker-Ebenajxo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La
ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj.

Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elversxigxis en
kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvajxo
fare de Patrino Sxiptono kaj Partia salvo da sakrajxoj cxe Onklo
Vilcxjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li auxskultis
la deziron de Patrino Sxiptono eltrancxi ies koron, la ripetitajn
deklarojn de la Dukino ke sxi mortos sur la vojo kaj la timigajn
fivortojn kiujn sxajnis elsaltigi Onklo Vilcxjeto dum li rajdis
antauxen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li
postulis intersxangxi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktajxon, kaj
la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed ecx cxi tiu faro
malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La
juna virino rearangxis siajn iom cxifitajn plumojn kun malforta velkinta
koketado; Patrino Sxiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de
Kvin-Punktajxo kaj Onklo Vilcxjeto kunigis la tutan vojagxantaron en
sola vastskala anatemo.

La vojo gxis Sablo-Baro--kampadejo kiu, ne ankoraux spertinte la
regenerajn influojn de Poker-Ebenajxo, sxajnis rezulte proponi ian
inviton al la elmigrintoj, lokigxis trans kruta montaro. Gxi estis
malproksima je tagdauxra vojagxo. En tiu progresinta sezono la kompanio
transpasis baldaux la malseketajn moderklimatajn regionojn de la
antauxmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La
vojeto estis mallargxa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruligxis
sian selon kaj, terenigxinte, deklaris sian intencon ne plu antauxeniri,
kaj la kompanio haltis.

La loko estis elstare sovagxa kaj impona. Arbara amfiteatro, cxirkauxate
cxe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde gxis
la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube
la plej tauxga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed
S-ro Okhursto sciis ke apenaux duono de la vojagxo gxis Sablo-Baro
estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por
prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojagxantoj,
kun filozofia komentado pri la malsagxeco de "enjxeti iliajn kartojn
antaux ol la matcxo finludigxos." Sed ili havis provizon da alkoholajxoj
kiu en la nuna krizostato anstatauxis mangxajxon, fuelon, ripozon kaj
antauxscion. Malgraux liaj protestoj, antaux ne longe ili subestis
pli malpli gxian influon. Onklo Vilcxjeto pasis rapide el militema
stato en stuporon, la Dukino sentimentalacxigxis kaj Patrino Sxiptono
ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraux rokon,
superrigardante ilin trankvile.

S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon,
senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero,
li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kusxantajn
kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj
vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis,
senpolvigante siajn nigrajn vestajxojn, lavante al si la manojn kaj la
vizagxon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj
kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian gxenon. La ideo forlasi liajn
pli malfortajn kaj pli bedauxrindajn kunestantojn neniam alvenis eble
en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitigxo
kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li
fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn
super la pinarboj lin cxirkauxantaj; la cxielon, minace nubigitan; la
valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li
auxdis iun alvoki lian nomon.

Rajdanto suprenvenis malrapide laux la vojeto. En la fresxa malfermata
vizagxo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Tocxjon Simsonon,
alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatigxis kun tiu antaux
kelkaj monatoj okaze de "matcxeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis
la tutajn ricxajxojn--egalantajn kelkajn kvardek dolarojn--de la
senartifika junulo. Je la fino de la matcxo, S-ro Okhursto kondukis la
junecan vetludiston malantaux la pordon kaj alparolis lin tiel: "Tocxjo,
vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora.
Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan
monon, forsxovis lin mildatusxe el la cxambro kaj tiel aliigis Tocxjon
Simsonon en sindonan sklavon.

Estis memorajxo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en
kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojigxis, li diris, cele al
Poker-Ebenajxo, por sercxi bonsxancon. "Cxu sola?" Ne, ne precize sola;
efektive--subrido--li forkuris kun Pinjo Vudzo. Cxu S-ro Okhursto ne
memoris Pinjon? Sxi kiu kelnerinis antauxe cxe Malebrio-Domo? Jam antaux
multe da tempo ili gefiancxigxis sed olda Jacxjo Vudzo malaprobis tion
pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenajxo por geedzigxi
kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonsxancaj,
trovinte kampadejon kaj kompanion. Cxion tion la Naivulo anoncis rapide,
dum Pinjo--bela frauxlino dekkvinjara--eligxis de malantaux la pinarbo
kie sxi ruigxigxis nevidate, kaj rajdis gxis la flanko de sia amanto.

Nur malofte S-ro Okhursto okupigxis pri sentoj kaj ecx pli malofte
pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio
maltauxgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon suficxe por piedbateti
Onklon Vilcxjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilcxjeto estis
suficxe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan
potencon maltolerantan frivolajxojn. Tiam li entreprenis konvinki
Tocxjon Simsonon ne dauxre prokrasti, sed sensukcese. Li ecx atentigis
tion ke mankis proviantoj kaj ankaux kampadrimedoj. Sed, malbonsxance,
la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li
disponas pri suplementa mulo sxargxita je provizajxoj kaj anoncante la
malkovron de kruda fispeco de sxtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo
povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la
Dukinon, "kaj mi kapablas bonfarti sola."

Nur la admona piedo de S-ro Okhursto malhelpis ke Onklo Vilcxjeto
eksplodu ridegante. Ecx tiam tiulasta sentis sin devigata retirigxi laux
la kanjono gxis povi rekonsistigi sian gravecon. Tie li konfidis la
sxercon al la altaj pinarboj, kun multaj frapoj kontraux sian kruron,
kunpremoj de la vizagxo kaj la kutima sakrajxaro. Sed kiam li revenis al
siaj kamaradoj, li trovis ilin sidantajn apud iu fajro--cxar la aero
jam strange malvarmigxis kaj la cxielo nubkovritigxis--partoprenantajn
versxajne en amika konversacio. Pinjo parolis efektive en impeta knabina
maniero al la Dukino kiu auxskultis kun interesigxo kaj vigleco kiujn
sxi ne elmontris jam de multaj tagoj. La Naivulo deklamis, versxajne kun
egala efekto, al S-ro Okhursto kaj Patrino Sxiptono kiu malstrecxigxis
verdire en afablecon. "Cxu cxi-tiu estas malbenita pikniko?" diris Onklo
Vilcxjeto, kun interna malestimo, dum li superrigardis la arbaran aron,
la resaltan fajrlumon kaj la sxnuritajn bestojn en la unua plano. Subite
ideo enmiksigxis kun la alkoholajxaj haladzoj gxenantaj lian cerbon.
Versxajne gxi estis de sxerca karaktero cxar denove li sentis la devon
frapi la kruron kaj sxovi la pugnon enbusxen.

Dum la ombroj suprenrampetis laux la monto, venteto lulis la suprojn
de la pinarboj kaj gxemis tra iliaj longaj kaj mornaj koridoroj. La
ruinigitan kabanacxon, flikitan kaj kovritan de pinarbaj brancxoj, oni
dedicxis al la virinoj. Dum la geamantoj disapartigxis, senceremonie
ili intersxangxis kison, tiel honestan kaj sinceran ke gxi auxdeblis
eble super la sxanceligxantaj pinarboj. La delikata Dukino kaj la
malbonvolema Patrino Sxiptono estis versxajne tro mirigitaj por
prikomenti tiun plej lastan indikon de simpleco kaj tial turnigxis
senvorte al la kabanacxo. La fajron oni rekonsistigis, la viroj
kusxigxis antaux la pordo kaj, post kelkaj minutoj, dormis.

S-ro Okhursto estis malprofunda dormanto. Gxis la mateno li vekigxis
sensentigite kaj malvarmigite. Dum li agitis la mortantan fajron,
la vento, kiu blovis forte nun, alportis al lia vango ion kio gxin
sensangigis--negxon!

Li starigxis eksalte intencante veki la dormantojn, cxar nepre necesis
ne perdi tempon. Sed turnigxinte al la loko kie Onklo Vilcxjeto kusxis
antauxe, li eksciis ke tiu jam foriris. Suspekto saltis al lia cerbo kaj
blasfemo al liaj lipoj. Li alkuris la ejon kie la muloj estis sxnuritaj;
ili ne plu tieis. La spuroj jam malaperis rapide en la negxo.

La dummomenta ekscitigxo revenigis S-ron Okhurston al la fajro kun lia
kutima trankvilo. Li ne vekis la dormantojn. La Naivulo dormis pace,
kun rideto sur lia bonhumora efelida vizagxo; la virgulino Pinjo dormis
tiel dolcxe apud siaj pli malfortaj fratinoj kvazaux prizorgataj de
cxielaj gvardistoj; kaj S-ro Okhursto, suprentirante sian kovrilon sur
la sxultrojn, karesis sian liphararon kaj atendis la tagigxon. Gxi
alvenis malrapide en la kirligxanta nebuleto de negxeroj kiuj blindumis
kaj konfuzis la rigardon. La videbla parto de la pejzagxo sxajnis magie
sxangxita. Li superrigardis la valon kaj resumis la nunecon kaj la
estontecon en ununura vorto: "Negxizolitaj!"

Zorga inventaro pri la provizajxoj, kiuj, felicxe por la kompanio,
estis staplitaj interne de la kabanacxo kaj tial eskapis la krimajn
fingrojn de Onklo Vilcxjeto, malkovris la fakton ke, kun prizorgo kaj
prudento, ili kapablus travivi eble dek pluajn tagojn. "Tio estas,"
diris S-ro Okhursto mallauxte al la Naivulo, "se vi bonvolos nutri nin.
Se ne--kaj eble pli bone estus ke ne--vi povos atendi gxis kiam Onklo
Vilcxjeto revenos kun provizajxoj." Pro ia okulta kialo, S-ro Okhursto
malsukcesis devigi sin malkasxi la friponecon de Onklo Vilcxjeto, kaj
tial li proponis la hipotezon ke tiu vagiradis el la kampadejo kaj
hazarde stampedis la bestojn. Li glitumis averton al la Dukino kaj
Patrino Sxiptono kiuj, kompreneble, sciis la faktojn de la kabeo de ilia
kamarado. "Ili malkovros la veron pri ni cxiuj kiam ili malkovros ion
ajn," li aldiris signifoplene, "kaj estas senutile timigi ilin nun."

Tocxjo Simsono ne nur metis sian tutan mondan havajxaron je la dispono
de S-ro Okhursto, sed sxajnis gxui la eblon de ilia deviga izolado. "Ni
havos bonan kampadon dum semajno kaj tiam la negxo fandigxos kaj ni
reiros cxiuj kune." La felicxiga gajeco de la juna viro kaj la trankvilo
de S-ro Okhursto infektis la aliajn. La Naivulo, helpe de pinarbaj
brancxoj, improvizis pajlajxon por la sentegmenta kabano kaj la Dukino
direktis Pinjon en la rearangxo de la internajxo kun speco de gusto kaj
takto kiu malfermis la bluajn okulojn de tiu provinca knabino gxis ilia
plej granda etendigxo.

"Mi s'pozas ke vi alkutimigxis al bonkvalitajxoj cxe Poker-Ebenajxo,"
diris Pinjo. La Dukino forturnigxis abrupte por kasxi ion kio rugxigis
sxian vangon tra ties profesia kolorajxo kaj Patrino Sxiptono petis ke
Pinjo ne "babiladu." Sed kiam S-ro Okhursto revenis post laciga sercxado
por la vojeto, li auxdis la sonon de gxoja ridado ehxata de la rokoj. Li
haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turnigxis
al la viskio kiun, prudente, li jam antauxkasxis. "Kaj tamen, pro mi ne
scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur
kiam li ekvidis la flamricxan fajron tra la ankoraux blindiga sxtormo
kaj la homaron cxirkaux gxi, li atingis la konvinkon ke temis pri
"tauxga gajeco."

Cxu S-ro Okhursto kasxis siajn kartojn kun la viskio kiel ion
malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri.
Certe estas, laux la dirajxo de Patrino Sxiptono, ke li "ne diris
kartojn solan fojon" dum la vespero. Felicxe, oni forgesigis la tempon
helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Tocxjo Simsono el lia
pakajxo. Malgraux kelkaj malfacilajxoj rilate al la manipulado de tiu
instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn
melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da
ostaj kastanjetoj. Sed la krona festajxo de la vespero prenis la formon
de kruda kamparpregxeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la
manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono
kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataux ajna pia kvalito, igis
gxin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado:

      Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
      Kaj mi celas morti en Lia armeo.

La pinarboj sxanceligxis, la sxtormo kirligxis kaj skuigxis super la
mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis cxielen, kvazaux
simbolante ian voton.

Je noktomezo la sxtormo mildigxis, la ruligxantaj nuboj disapartigxis
kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto,
kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto
da dormado, kvankam dividinte la vacxon kun Tocxjo Simsono, sukcesis
iel sxargxi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al
la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante
kion?" demandis Tocxjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam
viro havas sinsekvon da bonsxanco--nigrula bonsxanco--li ne lacigxas.
La bonsxanco cedas la unua. La bonsxanco," aldiris la vetludisto, "estas
strangajxego. Vi scias certege pri gxi nur tion ke gxi devas sxangxigxi.
Kaj estas ekscii kiam gxi sxangxigxos kio sukcesigos vin. Ni spertis
sinsekvon da malbonsxanco ekde nia foriro el Poker-Ebenajxo--vi aperas
ke jen ankaux vi enfalas gxin. Se vi povas dauxre teni viajn kartojn, vi
bonfartos. Cxar," aldiris la vetludisto, kun gxoja nerilateco,

      "Mi fieras vivi servante la Sinjoron,
      Kaj mi celas morti en Lia armeo."

La tria tago alvenis kaj la suno, trarigardante la blankkurtenitan
valon, vidis la forpelitojn dividi sian malrapide malpligrandigxantan
stokon da provizajxoj por la matenmangxo. Estis unu el la proprajxoj
de tiu montara klimato ke ties radioj difuzis amikan varmon sur la
vintran pejzagxon, kvazaux kondolencante bedauxre pri la pasinteco.
Sed gxi malkasxis drivajxon post drivajxo da negxo alte amasigita
cxirkaux la dometacxo; senespera, senmapa, senspura maro da blanko
etendigxanta sub la rokaj bordoj al kiuj la forpelitoj ankoraux
alkrocxigxis. Tra la mirinde klara aero la fumo de la kampareca vilagxo
Poker-Ebenajxo levigxis mejlojn for. Patrino Sxiptono vidis gxin kaj
ekde malproksima altajxo de sia roka fortikajxo, lancxis en tiu direkto
finan malbenon. Estis sxia lasta vortvipa entrepreno kaj pro tiu kialo
estis investita je ioma grado da sublimeco. Tio bonfartigis sxin, sxi
informis private la Dukinon. "Nur foriri tien kaj sakri, kaj vidi." Tiam
sxi respondecigis sin pri distradi "la infanon," kiel placxis al sxi kaj
al la Dukino nomi Pinjon. Pinjo ne estis bebino sed tiel pravigi sxian
maluzon de sakrajxoj kaj maldecajxoj estis konsolanta kaj genia teorio
de la paro.

Kiam nokto suprenrampis denove tra la ravinoj, la ancxaj notoj de la
akordiono levigxis kaj falis en nervozaj spasmoj kaj longe tiritaj
anheloj apud la flagretanta kampadfajro. Sed muziko malsukcesis plenigi
la doloregan vakuon postlasitan per malsuficxaj mangxajxoj kaj Pinjo
proponis novan distrajxon: rakontadon. Nek S-ro Okhursto nek liaj inaj
kamaradoj deziris rakonti siajn personajn spertojn; tial ankaux tiu
propono malsukcesintus sen la farado de la Naivulo. Kelkajn monatojn
antauxe tiu bonsxancis trovi hazardan ekzempleron de la genia traduko de
Iliado fare de S-ro Popo. Nun li proponis rakonti la cxefajn eventojn
de tiu poemo--komplete primajstrinte la intrigon sed iom forgesinte
la vortojn--en la aktuala lingvajxo de Sablo-Baro. Kaj tial dum la
cetero de tiu nokto denove la Homeraj duondioj surtretis la teron. Troja
tirano kaj ruza Greko luktis en la ventoj kaj la grandaj pinarboj de
la ravino sxajnis riverenci antaux la kolero de la filo de Peleo. S-ro
Okhursto auxskultis kun trankvila kontento. Precipege li interesigxis
pri la sorto de "Hakilo," kiel la Naivulo persistis nomi la "rapidpiedan
Ahxilon."

Kaj tial, kun malmulte da mangxajxo kaj multe da Homero kaj akordiono,
tuta semajno superpasis la kapojn de la forpelitoj. Denove la suno
forlasis ilin kaj denove el plumbaj cxieloj la negxeroj kribrigxis
sur la teron. Tagon post tago, pli kaj pli proksime cxirkaux ili,
alvenis la negxa cirklo, gxis finfine ili rigardis el sia malliberejo
trans drivintajn murojn de blindiga blanko kiuj turegis dudek futojn
super iliaj kapoj. Estigxis pli kaj pli malfacile replenigi iliajn
fajrojn, ecx helpe de la falintaj arboj apud ili, nun duone kasxitaj
en la negxamasoj. Tamen plendis neniu. La geamantoj forturnigxis de
la morna perpsektivo kaj enrigardis la okulojn unu de la alia, kaj
estis felicxaj. S-ro Okhursto rezignaciis aplombe pri la perdigxanta
ludo antaux si. La Dukino, pli gaja ol antauxe, alprenis la taskon
prizorgi Pinjon. Nur Patrino Sxiptono--antauxe la plej forta de la
kompanio--sxajnis malsanigxi kaj velki. Je noktomezo de la deka tago
sxi alvokis Okhurston apud sin. "Mi foriras," sxi diris en vocxo de
plendema malforto, "sed nenion diru pri tio. Ne veku la infanojn. Prenu
la pakajxon de sub mia kapo kaj malfermu gxin." S-ro Okhursto faris
tion. Gxi enhavis la nutrajxojn de Patrino Sxiptono por la pasinta
semajno, netusxitajn. "Havigu ilin al la infano," sxi diris, indikante
la dormantan Pinjon. "Vi malsatmortigis vin," diris la vetludisto. "Tiel
oni nomas tion," diris la virino plendeme, dum sxi rekusxigxis kaj,
turnante la vizagxon al la muro, forpasis trankvile.

La akordionon kaj la ostojn oni flankenmetis tiun tagon kaj Homeron
oni forgesis. Kiam la kadavro de Parino Sxiptono estis enterigita en
la negxo, S-ro Okhursto flankenalvokis la Naivulon kaj elmontris al li
paron da negxsxuoj kiun li formis el la malnova pakselo. "Estas ankoraux
unu sxanco el cent por savi sxin," li diris, indikante Pinjon; "sed
gxi estas tie," li aldiris, fingremontrante Poker-Ebenajxon. "Se vi
povos alveni tien en du tagoj, sxi estos savita." "Cxu kaj vi?" demandis
Tocxjo Simsono. "Mi restos cxi-tie," estis la abrupta respondo.

La geamantoj sin adiauxis unu la alian per longa cxirkauxbrako.
"Ne ankaux vi iras, cxu ne?" diris la Dukino. "Gxis la ravino," li
respondis. Li turnigxis subite kaj kisis la Dukinon, lasante sxian palan
vizagxon flamrugxa, kaj sxiajn tremantajn membrojn rigidaj pro miro.

La nokto alvenis, sed ne S-ro Okhursto. Gxi revenigis la sxtormon kaj
la kirligxantan negxon. Tiam la Dukino, nutrante la fajron, konstatis
ke silente iu amasigis apud la kabanacxo suficxe da hejtajxo por dauxri
kelkajn pluajn tagojn. Larmoj levigxis en sxiaj okuloj sed sxi kasxis
ilin al Pinjo.

La virinoj dormis nur malmulte. En la mateno, enrigardante la vizagxon
unu de la alia, ili legis sian sorton. Neniu parolis, sed Pinjo,
konsentante roli kiel la pli forta, alproksimigxis kaj cxirkauxbrakis la
talion de la Dukino. Ili tenis tiun pozon dum la dauxro de la tago. Tiun
nokton la sxtormo atingis sian plej grandan koleron kaj, disapartigante
la sxirmajn pinbrancxojn, invadis la kabanacxon mem.

Gxis la mateno ili trovis sin malkapablaj nutri la fajron, kiu iom post
iom formortis. Dum la bragxeroj nigrigxis malrapide, la Dukino rampis
pli proksime al Pinjo kaj rompis la silenton de multaj horoj: "Pinjo,
cxu vi scipovas pregxi?" "Ne, kara," diris Pinjo, simple. La Dukino, sen
scii precize kial, sentis sin senzorgigita kaj, metinte la kapon sur la
sxultron de Pinjo, ne plu parolis. Kaj tiel kusxante, dum la pli juna
kaj pli pura kusxigis la kapon de sia malpurigita fratino sur sia virga
brusto, ili ekdormis.

La vento mildigxis, kvazaux timante veki ilin. Plumaj negxdrivajxoj,
skufaligite de sur la longaj pinbrancxoj, sxvebis kiel blankflugilaj
birdoj kaj sinkis cxirkaux ili dum ili dormis. La luno, tra la fenditaj
nuboj, rigardis de supre tion kio estis antauxe la kampadejo. Sed cxiu
homa malpurajxo, cxiu spuro pri tera farado, estis kasxita sub la
senmakula mantelo subenjxetita kompate de supre.

Ili dormis tiun tutan tagon kaj la sekvintan, nek ili vekigxis kiam
vocxoj kaj piedpasxoj rompis la silenton de la kampadejo. Kaj kiam
kompataj fingroj forbrosis la negxon de sur iliaj palaj vizagxoj, estis
apenaux direble, laux la egala paco ripozanta sur ili, kiu estis sxi kiu
pekintis. Ecx la Legxo de Poker-Ebenajxo rekonis tion kaj forturnigxis,
lasante ilin ankoraux kunkuplitaj cxiun en la brakoj de la alia.

Sed cxe la enirejo de la ravino, sur unu el la plej grandaj
pinarboj, oni malkovris la duon de trefo pinglitan al la sxelo per
Bovio-trancxilo. Gxi surportis la jenan tekston skribitan krajone per
stabile mano:

  SUB CXI TIU ARBO
  KUSXAS LA KORPO
  DE
  JOHANO OKHURSTO
  KIU RENKONTIS SINSEKVON DA MALBONSXANCO
  LA 23AN DE NOVEMBRO 1850
  KAJ
  LIVERIS SIAJN LUDPECOJN
  LA 7AN DE DECEMBRO 1850.

Kaj senpulsa kaj malvarma, kun Deringxero cxe la flanko kaj kuglo en
la koro, kvankam ankoraux aplomba kiel en la vivo, sub la negxo kusxis
tiu kiu estis samtempe la plej forta kaj tamen la plej malforta de la
forpelitoj de Poker-Ebenajxo.




LA PARTNERO DE TENESIO


Mi opinias ke neniam ni sciis lian veran nomon. Certe, nia malscio
pri gxi neniam starigis por ni ajnspecan socian maloportunajxon cxar
cxe Sablo-Baro en 1854, viroj plejparte rebaptonomigxis. Foje tiuj
prunteprennomoj bazigxis sur iu diferencigo de kostumo, kiel en la kazo
de "Drelikajxo-Jacxjo"; aux sur iu aparteco de kutimo, kiel vidigxis en
"Salpetro-Vilcxjo," tiel nomata pro malordinara kvanto da tiu kemiajxo
en lia cxiutaga pano; aux pro malbonsxanca erareto, kiel elmontrigxis en
"La Fera Pirato," milda, malofendema viro gajninta tiun malbonauxguran
titolon pro sia bedauxrinda misprononco de la termino "feraj piritoj."
Eble tio estis la fonto de ia kruda heraldiko, sed mi devas kredi ke
la fenomeno rezultis de la fakto ke la vera nomo de iu viro en tiu
epoko dependis ununure de lia propra senpravigita deklaro. "Vi nomas
vin Klifordo, cxu?" diris Bostono, alparolante kun infinita malestimo
timidan novalveninton; "Infero plenas je tiaj Klifordoj!" Tiam li
prezentis la kompatindan viron, kies nomo malbonsxancis esti efektive
Klifordo, sub la kromnomo Garolo-Karolo, malbenita inspirajxo de la
momento restinta fiksita al li cxiam poste.

Sed ni revenu al la Partnero de Tenesio, kiun neniam ni konis alie
ol laux tiu relativa titolo. Tion ke iam li ekzistis kiel aparta kaj
sendependa individuo ni eksciis nur poste. Sxajnas ke en 1853 li
forlasis Poker-Ebenajxon por aliri San-Franciskon, lauxraporte por
havigi al si edzinon. Li neniam sukcesis preteriri Stoktonon. En tiu
loko li ekinteresigxis pri juna persono kelnerinanta cxe la hotelo kie
li prenis siajn mangxojn. Iun matenon li diris al sxi ion kio igis
sxin rideti ne malamikine, kaj iom koketuline rompi teleron da toastoj
super lia suprenrigardanta, serioza, simpla vizagxo kaj retirigxi
al la kuirejo. Li sekvis sxin kaj reaperis plurajn momentojn poste,
kovrite je ceteraj toastoj kaj venko. La saman tagon semajnon poste
jugxisto de la paco geedzigis ilin kaj ili revenis al Poker-Ebenajxo. Mi
konscias ke eblus pliteatrigi tiun aventureton sed mi preferas rakonti
gxin tiel kiel gxi estis rakontita cxe Sablo-Baro--en la ravinoj kaj
drinkejoj--kie cxiun sentimentalecon forta senso de humuro modifis.

Pri ilia geedza felicxo nur malmulto sciatas, eble pro tio ke Tenesio,
logxante cxe sia partnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova
edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, sxi ridetis ne malamikine
kaj retirigxis modeste--cxi-foje gxis Marizvilo, kien Tenesio sekvis
sxin, kaj kie ili estigis kunlogxadon sen la helpo de jugxisto de la
paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laux sia kutimo,
al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de cxiuj, kiam iun tagon
Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero--sxi jam
ridetis kaj retirigxis kun iu alia--la Partnero de Tenesio manpremis
lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la
uloj kunigxintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno
povintus sin elversxi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo
en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon
de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta
traktado pri praktika detalaro kiu malplacxis kiam li staris alfronte al
malfacilajxoj.

Intertempe gxenerala sento malfavore al Tenesio disvolvigxis. Estis
sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis sxtelisto.
Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita;
pri lia dauxra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni
povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la
kulpo de Tenesio fifamigxis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al
Rugx-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon
rakontante interesajn anekdotojn kaj memorajxojn, sed kontrauxlogike
fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi
gxenu vin por via trancxilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj
armiloj povus vin embarasi cxe Rugx-Hundo kaj via mono estus tento al la
malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi
klopodos efektivigi viziton." Estas gxuste diri ke Tenesio disponis pri
bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsiderajxo.

Tiu heroajxo estis lia fina. Rugx-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraux
la vojrabisto. Tenesio estis cxasita en preskaux la sama maniero kiel
lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli strecxe
cxirkauxis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante
sian revolveron al la homamaso antaux Arkad-Drinkejo, kaj supren laux
Griz-Kanjono; sed cxe gxia plej malproksima ekstremajxo haltigis lin
malgranda viro sur griza cxevalo. La viroj sin rigardis unu la alian
dum momento en silento. Ambaux estis sentimaj; ambaux aplombaj kaj
sendependaj; kaj ambaux ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa
jarcento nomigxintus "heroa" sed en la deknauxa "sendisciplina."

"Kion vi havas tie?--Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile.

"Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du
revolverojn kaj Bovio-trancxilon.

"Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de
vetludisto, li forjxetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia
kaptinto.

Estis varma nokto. La friska venteto kiu levigxis kutime je la subiro
de la suno malantaux la veprejkronita monto mankis tiun vesperon cxe
Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokigxis je varmigitaj rezinecaj odoroj,
kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn
elspirajxojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraux
plenigis la kampadejon. Lumoj movigxis maltrankvile laux la riverbordo,
levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraux la
nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super
la ekspresoficejo reliefigxis brile, kvazaux fiksrigardante; kaj tra
iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de
la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super cxio
tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstarigxis Siero-Montaro,
fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli
senpasiaj.

La proceso de Tenesio efektivigxis tiel juste kiel eblis sub la egido de
jugxisto kaj jxurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto
la antauxajn okazacxojn de aresto kaj akuzo. La legxo de Sablo-Baro
estis nepacigebla sed ne vengxema. La ekscitigxo kaj la personaj sentoj
de la cxasado jam finigxis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis
pretaj auxskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili
jam antauxkonkludis, nesuficxa. Havante nenian dubon en siaj propraj
mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en
la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de
gxeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia
temerara auxdaco sxajnis rajtigi. La jugxisto sxajnis pli anksia ol
la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, versxajne sentis
makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian
manon en cxi-tiu matcxo," estis lia sensxangxa sed bonhumora respondo al
cxiuj demandoj. La jugxisto--kiu estis ankaux lia kaptinto--bedauxris
svage dum momento ne esti mortpafinta lin "je vido," sed baldaux
malakceptis tiun homan malforton, konsiderante gxin maltauxgajxo por
la jugxista menso. Tamen, kiam auxdigxis cxeporta frapeto, kaj estis
raportite ke la Partnero de Tenesio cxi-tieas nome de la malliberulo,
tuj tiu estis enlasita sen rezisto. Eble la pli junaj membroj de la
jxurio, al kiuj la procedoj farigxis gxene pensigaj, salutis lin kiel
malstrecxigxon.

Cxar li ne estis, certe, impona figuro. Malalta kaj korpulenta, kun
kvadrata vizagxo, sunbrulita en preternaturan rugxecon, vestite en
malstrecxa tika bluzo kaj pantalono strekita kaj sprucxita je rugxa
tero, li vidigis aspekton sub iuj ajn cirkonstancoj strangan sed nun
ecx ridindan. Dum li klinigxis por lasi cxepiede pezan tolsakon kiun li
portis, evidentigxis, laux duonvideblaj tekstoj kaj enskriboj, ke la
sxtofo je kiu lia pantalono estis flikita, destinigxis origine al iu
malpli ambicia kovrajxo. Tamen li antauxeniris kun granda digno kaj post
manpremi cxiun personon de la cxambro kun penigita afableco, li visxis
sian seriozan konsternitan vizagxon per rugxa vakertuko, nuancete pli
hela ol lia hauxtkoloro, kusxigis sian fortan manon sur la tablon por
sin stabiligi, tiam alparolis la jugxiston:

"Mi preterpasis," li komencis, pardonpete, "kaj mi elektis nur enpasxi
kaj kontroli kiel fartas jen tiu Tenesio--mia partnero. Estas varma
nokto. Mi malmemoras tian veteron iam ajn antauxe sur la Baro."

Li pauxzis momenton, sed cxar neniu bonvolis prezenti ceterajn
meteologiajn memorajxojn, denove li sin turnis al sia vakertuko kaj dum
kelkaj momentoj sxvabris sian vizagxon diligente.

"Cxu vi havas ion por diri favore al la malliberulo?" diris la jugxisto
tempofine.

"Jen estas la afero," diris la Partnero de Tenesio en tono de
malstrecxigxo. "Mi venas cxi tien-cxi kiel partnero de Tenesio--lin
konante jam preskaux kelkajn kvar jarojn, proksime kaj malproksime,
seke kaj malseke, bonsxance kaj malbonsxance. Liaj farmanieroj ne estas
cxiam miaj farmanieroj, sed en cxi tiu-cxi junulo ne estas faroj, ne
estas agoj liaflankaj kiujn mi malkonas. Kaj vi diras al mi, diras
vi--kvazaux konfidence, kaj inter viro kaj viro--diras vi, 'Cxu vi
scias ion ajn favore al li?' kaj mi diras al vi, diras mi--kvazaux
konfidence, kvazaux inter viro kaj viro--'Kion viro devas scii pri sia
partnero?'"

"Cxu tio estas cxio kion vi havas por diri?" demandis la jugxisto
malpacience, pensante, eble, ke dangxera simpatia humoro komencis
homecigi la tribunalon.

"Prave," aldiris la Partnero de Tenesio. "Mi malrajtas diri ion ajn
kontraux li. Kaj nun, kio estas la kazo? Jen estas Tenesio kiu deziras
monon, gxin deziregas, kaj malbonvolas peti gxin al sia longtempa
partnero. Nu, kion faras Tenesio? Li embuskigas fremdulon kaj kaptas
tiun fremdulon; kaj lin vi mem embuskigas viavice kaj lin kaptas; kaj
la honoroj estas facile al vi. Kaj mi demandas vin, cxar vi estas
honestamensa viro, kaj vin cxiujn, kiuj estas cxiuj gxentlemanoj, kaj
honestamensaj, cxu mi ne pravas?"

"Malliberulo," diris la jugxisto, interrompante, "cxu vi havas demandojn
por starigi al cxi tiu viro?"

"Ne, ne!" aldiris haste la Partnero de Tenesio. "Mi elmetas sola
cxi tiun manon. Bazoroke, jen estas la afero; Tenesio, jen tiu,
ruzludigis iom krude kaj multkoste fremdulon kaj cxi tiun kampadejon.
Kaj nun, kio estas la gxusta sumo? Kelkaj dirus ke granda, kelkaj
dirus ke malpli granda. Jen estas dek sep cent dolaroj, en kruda oro
kaj horlogxo--estas preskaux la tutajxo de miaj havajxoj--kaj nomu
tion kvita!" Kaj antaux ol mano povus levigxi por malpermesi lin, li
elversxis la enhavon de la tolsako sur la tablon.

Dum momento lia vivo minacigxis. Unu-du viroj saltstarigxis, pluraj
manoj palpsercxis kasxitajn armilojn kaj propono "eljxetu lin tra la
fenestro" estis nuligita nur per gesto de la jugxisto. Tenesio ridis.
Kaj versxajne malkonsciante pri la ekscitigxo, la Partnero de Tenesio
elprofitis la oportunon resxvabri sian vizagxon per sia vakertuko.

Kiam ordo estis restauxrita kaj oni komprenigis al la viro, uzante
fortaj esprimoj kaj retoriko, ke la ofendon de Tenesio mono ne povus
pardonigi, lia vizagxo alprenis pli seriozan kaj sangvinan koloron kaj
la plej proksimaj al li rimarkis ke lia malglata mano tremetis sur
la tablo. Li hezitis momenton dum malrapide li remetis la oron en la
tolsakon kvazaux ne ankoraux tute prikonsciante la altigitan senton de
justeco kiu influis la tribunalon kaj konsternite pro la supozo esti
ofertinta malsuficxon da mono. Tiam li turnigxis al la jugxisto, kaj
dirante, "Cxi tiu estas solapersona mano, elmetita solapersone kaj sen
mia partnero," li riverencis al la jxurio kaj estis retirigxonta kiam la
jugxisto lin revokis.

"Se vi havas ion por diri al Tenesio, pli bone estus diri tion nun."

Unuafoje tiun vesperon la okuloj de la malliberulo kaj lia stranga
advokato renkontigxis. Tenesio ridetis, elmontris siajn blankajn
dentojn, kaj dirante, "Superludite, oldulo," etendis la manon. La
Partnero de Tenesio alprenis gxin en sian, kaj dirante, "Dum mi
preterpasis mi nur hazarde eniris por vidi kiel fartas la afero,"
lasis la manon fali passive kaj aldirinte ke "estas varma nokta,"
denove sxvabris sian vizagxon per sia vakertuko kaj sen cetera vorto
retirigxis.

Neniam denove la du viroj renkontigxis vivaj. Cxar la senparalela
ofendo de la sxmirmono ofertita al Jugxisto Lincxo--kiu, cxu
antauxjugxa, cxu malfortvola, cxu mallargxmensa, restis almenaux
nekoruptebla--stabiligis en la menso de tiu mita persono ajnan hezitan
decidon pri la sorto de Tenesio; kaj je tagigxo oni marsxigis lin,
strecxe garditan, por gxin renkonti cxe la supro de Marlejo-Monteto.

Kiel li alfrontis gxin, kiom aplomba li estis, kiel li malkonsentis diri
ion ajn, kiom perfektaj estis la arangxoj de la komitato, tio cxio estis
raportita siatempe, kun la aldono de averta moralajxo kaj ekzemplo por
cxiuj estontaj maliculoj en _Rugxa-Hundo-Klariono_, per ties redaktoro,
kiu cxeestis la aferon kaj al kies vigla Anglalingvo mi gxoje direktas
la leganton. Sed la beleco de tiu mezsomera mateno, la benita amikeco
de tero kaj aero kaj cxielo, la vekita vivo de la liberaj arbaretoj
kaj montetoj, la gxoja renovigo kaj la promeso de la Naturo, kaj super
cxio, la infinita sereneco kiu entuziasmigis pere de cxiu el tiuj, ne
estis raportitaj, malapartenante al la socia leciono. Kaj tamen, kiam la
senvalora kaj stulta ago estis plenumita, kaj iu vivo, kun siaj eblecoj
kaj respondecoj, forpasis el la misformajxo pendanta svinge inter tero
kaj cxielo, la birdoj kantis, la floroj malfermigxis, la suno brilis,
tiel gaje kiel antauxe; kaj eble _Rugxa-Hundo-Klariono_ pravis.

La Partnero de Tenesio ne enestis la aron cxirkauxantan la minacan
arbon. Sed dum la cxeestantoj turnigxis por disigxi, ilia atento
direktigxis al la malkutima aspekto de senmova azencxaro haltinta
cxeflanke de la vojo. Alproksimigxante, tuj ili rekonis la respektindan
Jxaninjon kaj la duradan cxareton kiel havajxojn de la Partnero de
Tenesio, utiligatajn de li por forporti teron el sia pretendejo; kaj
kelkajn pasxojn pli malproksime la proprietanton mem de la ekipajxo,
sidantan sub cervokularbo, forvisxantan la sxviton de sur sia brilanta
vizagxo. Responde al iu demando, li diris ke li venis por la korpo de
la "forpasxinto", "se tute malgravas al la komitato." Li ne deziris
hastigi "ion ajn"; li bonvolis "atendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj
kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpasxinton," li forportus lin. "Se
estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj
partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de
humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro--eble
estis pro io ecx pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj
konsentis tuj pri la invito.

Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de
lia partnero. Dum la cxaro apudigxis al la fatala arbo, ni konstatis
ke gxi enhavis krudan oblongan skatolon--versxajne faritan el sekcio
de kluzo--kaj duone plenigitan je arbosxelo kaj pinkvastoj. La cxaro
estis cetere ornamita per salikstikajxoj kaj cervokularbaj floretoj.
Kiam la korpo estis kusxigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio
kovris gxin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin
serioze sur la mallargxan antauxsegxon, kun la piedoj sur la timonoj,
antauxenpeletis la azeneton. La ekipajxo antauxenigxis malrapide, je
tiu deca ritmo kiu estis kutimo cxe Jxaninjo ecx sub malpli solenaj
cirkonstancoj. La viroj--duone scivoleme, duone sxerceme, sed cxiuj
bonhumore--lauxpromenis apud la cxaro, iuj antaux, iuj iom malantaux
la malbela katafalko. Sed cxu pro la mallargxigxado de la vojo cxu pro
iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio
maldevancigxis duope, tenante la pasxritmon, kaj alie alprenante la
eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jacxjo Folinzbeo, kiu dekomence
ludis funebran marsxon en muta sxajnigo sur imaga trombono, cxesis pro
manko de simpatio kaj alttakso--maldisponante eble pri la kapablo de la
auxtenta humoristo sin kontentigi gxuante sian propran sxercadon.

La vojo lauxiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapirajxo
kaj ombroj. La rugxlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn
en la rugxa tero, staris Indianvice laux la irejo, trenante maldelikatan
benon el siaj klinigxantaj brancxoj sur la preterpasantan mortveturilon.
Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidigxis rektadorse kaj
pulsante en la lauxvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis.
Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj brancxoj; kaj la
blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaux ili
gxis tiuj atingis la antauxlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de
la Partnero de Tenesio.

Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, gxi ne estintus gajiga loko.
La malpitoreska starejo, la kruda kaj malbela silueto, la malplacxaj
detaloj kiuj diferencigas la nestokonstruadon de la Kalifornia ministo,
cxiuj cxeestis, dum aldone apudestis la morneco de putrado. Kelkajn
pasxojn malproksime estis kruda enfermejo, kiu, en la malmultaj tagoj
de la geedza felicxo de la Partnero de Tenesio, rolis kiel gxardeno,
sed nun estis superkreskinta je filikoj. Dum ni alproksimigxis ni
surprizigxis ekkonsciante ke tio kion ni supozis esti lastatempa
entrepreno de kultivado estis rompita tero cxirkaux malfermita tombo.

La cxaro estis haltigita antaux la enfermejo, kaj malakceptinte la
proponojn de helpo kun la sama mieno de simpla memdependo kiun li jam
elmontris tra la tuta afero, la Partnero de Tenesio levis la krudan
cxerkon sur sian dorson kaj kusxigis gxin solapersone en la malprofunda
tombo. Tiam li najlfermis la tabulon funkciantan kiel kovrilo, kaj
suririnte la altajxeton de tero apud gxi, li demetis sian cxapelon kaj
visxegis malrapide sian vizagxon per sia vakertuko. Tion la homamaso
jugxis preludo de prelego kaj sin arangxis diverspoze sur stumpoj kaj
rokegoj, kaj sidis atendante.

"Kiam viro kuras libere," komencis diri malrapide la Partnero de
Tenesio, "jam dum la tuta tago, kion li faru tute nature? Nu, li
hejmenrevenu. Kaj se li estas en malbona kondicxo por hejmenreveni,
kion faru lia pli bona amiko? Nu, li hejmenrevenigu lin. Kaj jen estas
Tenesio kiu kuris libere gxis nun kaj ni hejmenrevenigas lin post liaj
vagiradoj." Li pauxzis kaj alprenis kvarceron, frotis gxin mediteme
sur sian manikon kaj pluparolis: "Ne estas la unua fojo kiam mi portis
lin surdorse, kiel vi vidis min jxuse. Ne estas la unua fojo kiam mi
alportis lin al cxi tiu cxi kabano kiam maleblis al li sin helpi; ne
estas la unua fojo kiam mi kaj Jxaninjo atendis lin sur tiu jen monteto
kaj alprenis lin kaj tial hejmenigis lin kiam maleblis al li paroli kaj
li ne rekonis min. Kaj nun ke jen estas la fina fojo, nu"--li pauxzis
kaj frotigis la kvarcon legxere sur sia manikon--"vi vidas, estas iom
malfacile por lia partnero. Kaj nun, sinjoroj," li aldonis abrupte,
enmanigante sian longtenilan sxovelilon, "la cer'monio finfinigxis; kaj
miaj dankoj, kaj la dankoj de Tenesio, al vi por via komplezo."

Malagnoskante cxiujn proponojn de helpo, li komencis plenigi la tombon,
turnante la dorson al la homamaso, kiu post kelkmomenta hezitado,
retirigxis iom post iom. Dum ili transiris la kresteton kiu kasxis
Sablo-Baron de vido, kelkaj, rigardante malantauxen, kredis vidi la
Partneron de Tenesio, plenumintan sian laboron, sidantan sur la tombo,
kun la sxovelilo inter siaj genuoj, dum lia vizagxo estis enteregita en
lia rugxa vakertuko. Sed aliaj kontrauxdiris ke je tiu distanco vizagxo
kaj vakertuko sin similas unu la alian, kaj la punkto restis sendecido.

En la reago sekvinta la febran ekscitigxon de tiu tago, oni ne forgesis
la Partneron de Tenesio. Sekreta enketo senkulpigis lin pri kompliceco
en la kulpo de Tenesio kaj nur postlasis suspekton pri lia gxenerala
mensa sano. Intence Sablo-Baro vizitadis lin kaj liveradis al li
diversajn maldelikatajn sed boncelajn komplezojn. Sed ekde tiu tago lia
forta sano kaj lia granda potenco sxajnis videble malkreski; kaj kiam la
pluva sezono establigxis bone kaj la etaj herberoj komencis apereti el
la roka altajxeto sur la tombo de Tenesio, li enlitigxis.

Iun nokton, kiam la pinarboj apud la kabano sxanceligxis en la sxtormo
kaj trenis siajn maldikajn fingrojn trans la tegmenton, kaj la bruego
kaj fluego de la sxvelinta rivero auxdigxis sube, la Partnero de Tenesio
levis la kapon de sur la kuseno kaj diris: "Estas la horo iri renkonti
Tenesion; mi devas meti Jxaninjon en la cxaron," kaj estus ellitigxinta
sen la deteno de sia prizorganto. Baraktante, dauxre li postkuris
sian unikan fantazion: "Nu, jen, trankvile, Jxaninjo--trankvile, eta
karulino. Kiel malhele estas! Priatentu la vojsulkojn--kaj priatentu
ankaux lin, karulino! Foje, vi scias, kiam li estas blindige ebria, li
subenfalas rekte sur la vojeton. Dauxrigu vian iradon rekte gxis la
pinarbo sur la supro de la monteto. Jen! Tiel mi ja diris!--jen li
estas--alvenante cxi tien--tute sola, malebria, kun la vizagxo tute
brilega. Tenesio! Partnero!"

Kaj tial ili renkontigxis.




INFORMO


  En la duonsovagxa, ofte senlegxa, intermontara Kalifornio
  de la mez-deknauxjarcento,
  en malbelaj provizoraj riverbordaj kaj montetdeklivaj kampadejoj,
  orsercxantoj, pioniroj, fugxintoj, ekzilitoj,
  vetludistoj, malcxastulinoj, sxtelistoj, murdintoj,
  kaj ceteraj malhonestuloj kaj aventuruloj
  penadas kunvivi kaj kunlabori
  en malfacilegaj fizikaj kaj emociaj kondicxoj.
  Cxi tie kuragxo kaj pacienco estas cxiutagaj necesajxoj
  dum bonkoreco kaj malavareco estigxas
  nur maloftege kiel surprizaj kaj bonvenaj benoj.

  Uzante realisman, foje naturalisman, ofte ironian stilon
  kiu iom memorigas Balzakon*, Zolaon* kaj Dikenzon,*
  Breto Harto* pentras la human estajxon
  en ties mirinda dualeco--neegala dualeco, bedauxrinde, en kiu
  boneco kaj malboneco, beleco kaj malbeleco
  pezas malsame.


  *Anglalingve: Balzac, Zola, Dickens, Bret Harte
  Originaj Anglalingvaj titoloj de la noveloj:
  "The Luck of Roaring Camp,"
  "The Outcasts of Poker Flat,"
  kaj "Tennessee's Partner."









End of the Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj de Usona Verkisto Bret
Harte, by Bret Harte

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ DE USONA ***

***** This file should be named 20931.txt or 20931.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/0/9/3/20931/

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
